Bonvenon el ec2-44-223-31-148.compute-1.amazonaws.com (44.223.31.148)

GOTOO Hitosi

Al la Japanlingva Versio
Al la Anglalingva Versio


Saluton. Mi estas GOTOO Hitosi. Mi estas emerita profesoro pri lingvistiko en la Universitato Tohoku [Toohoku], Sendai, Japanio. Kiel lingvistikisto mi havas interesojn en diversaj kampoj de la fenomeno lingvo, interalie:

Mi eklernis Esperanton en 1971 aŭtodidakte kaj poste daŭrigis la lernadon en loka grupo. Intertempe mi fariĝis membro de JEI (Japana Esperanto-Instituto) kaj UEA.

En la lastaj jaroj mi estas la prezidanto de la loka Esperanto-Societo, delegito de la urbo Sendai kaj fakdelegito pri lingvistiko kaj turismo. Dum pluraj jaroj mi funkcias kiel juĝanto de Belartaj Konkursoj de UEA, branĉo eseo.

Mi iam laboris kiel estrarano de JEI kaj estro de ĝia stud-eduka fako. En 1995 oni elektis min membro de Akademio de Esperanto, kaj restis en la posteno dum naŭ jaroj. Mi ankaŭ viciĝas en la redakta komitato de Esperantologio.

Mi kontribuis multe en la tradukado de la Manifesto de Prago en la japanan.

Mi funkciis kiel la vicprezidanto de la redakta komisiono de Esperanto-Japana Vortaro, kiu aperis en junio 2006. Tiu laboro de la komisiono estis honorigita per la Premio Ossaka por 2006 fare de la Japana Esperanto-Instituto. Koncerne tion, bonvolu legi:

En la kadro de la 92a Universala Kongreso de Esperanto (Jokohamo, 4-11 aŭgusto 2007), mi rektoris la 60an sesion de Internacia Kongresa Universitato, kaj mem prezentis prelegonon titolitan La vortaro por lernantoj". Krome, en la sama UK, al la 30a Esperantologia Konferenco, mi prezentis referaĵon, "La Espranta leksikografio: precipe rilate al la Esperanto-Japana Vortaro". La aktoj apekis kiel: U. Lins(red.), Aziaj kontribuoj al esperantologio en 2008.

En 2015, kadre de la 100-a Universala Kongreso en Lillo, Francio, al la Esperantologia Konferenco mi prezentis referaĵon titolitan "Pli kaj pli da krudmaterialoj por historiaj esploroj, kaj ...".

En oktobro 2013 mi publikigis Biografian Leksikonon de la Esperanto-movado en Japanio, sub la kunredaktado kun bedaŭrata S-ro Shibata Iwao. Pro tiu verko mi ricevis Diplomon pro Elstara Agado okaze de la 99-a Universala Kongreso en Bonaero 2014, kaj la Premion Ossaka okaze de la 101-a Japana Esperanto-Kongreso en Obama 2014.

Mi kunredaktis kun José António Vergara kaj Kimura Goro-Christoph "En La Mondon Venis Nova Lingvo. Festlibro Por La 75-Jariĝo de Ulrich Lins" (MONDIAL, 2018. ISBN978-1595693785) kaj kontribuis artikolon "Enkonduke: Pri D-ro Ulrich Lins, kun speciala atento al lia ligo kun Japanio en fruaj jaroj".

Jen kelkaj el miaj aliaj gazet-artikoloj kaj recenzoj

Krome:


Aliaj interesaj lokoj


TTT-paĝoj de japanaj Esperantistoj (esperante legeblaj)


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/gothit-eo.html
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. COPYRIGHT(C) 1995-2024, GOTOO Hitosi, Prof. Em.
Universitato de Tohoku
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japanio.