la Revuo Orienta, 2003 februaro, p. .

La vivo en la gubernio MIYAGI


GOTOO Hitosi

La gubernio Miyagi situas en la Nord-Orienta regiono de Japanio, ĉirkaŭ 300 km norde de Tokio. Ĝi frontas al la Pacifika Oceano oriente kaj al la spina montaro, alta ĉ. 2000 metroj, okcidente, dum en la mezo etendiĝas sufiĉe vasta ebenaĵo. Tia geografia kondiĉo difinas la klimaton kaj kulturon de la gubernio kaj do la vivkondiĉojn de la popolo.

La ĉefa industrio de la gubernio estas agrikulturo kaj marindustrio. Fakte la gubernio estas konata pro la produkto de rizo kaj kelkaj specioj de fiŝoj. Lige kun tio, prilaborado de manĝaĵoj kompreneble ludas konsiderindan rolon en la loka ekonomio. En tiu senco la baza vivnivelo estas garantiata.

La alia grava industrio de la gubernio estas administracio. Eble pro ĝia avantaĝa geografia situo, jam en la oka jarcento la centra reĝimo tie metis la bazon de la regado de la fora provinco. Dum la feŭda epoko ĝi estis la teritorio de unu el la plej grandaj daimioj: la unua daimio ĉi tie, DATE Masamune, kiu aŭdacis sendi mision al la Papo por ligi kontrakton, restas legenda heroo. Post la moderniĝo la centra registaro, nun en Tokio, konsideris la ĉefurbon de la gubernio, Sendai, la plej grava en Nord-Orienta Japanio kaj lokis tie multajn ŝtataparatojn, inkluzive de armea divizio kaj universitato. Eĉ post la dua mondomilito ĉi tiu situacio de la urbo restas esence sama.

El ĉi ĉio sekvas la jena karaktero de la gubernio. Ĝi estas samtempe urbeca kaj kampareca. Granda nombro da homoj venas ĉi tien pro diversaj kialoj por resti nur por kelkaj jaro, sed ankaŭ multaj loĝas ĉi tie jam de pluraj generacioj. Sendai certe estas granda urbo kun miliono da loĝantoj kaj diversaj distraĵoj, sed ĝi ne estas metropolo kun ĉiaspecaj stimulaĵoj.

Ĉu teda vivo? Eble jes por kelkaj, sed espereble ne tro, ĉar estas fakto ke konsiderinda parto de la novloĝantoj fine elektas ĉi tiun lokon kiel sian dumvivan loĝlokon.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/‾gothit/ro0302html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2003-2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp