la Revuo Orienta, 2006 junio, pp. 24-25.

La Vortaro


GOTOO Hitosi

Koincide kun la centjariĝo de la Japana Esperanto-Movado, eldoniĝas nova Esperanto-Japana Vortaro, frukto de dekkelkjara kompilado.

Nun la plej populara en Japanio estas "Vortaro de Eperanto Esperanto-Japana Japana-Esperanta" fare de Miyake eldonita en 1965. Kelkaj eble preferas alian vortaron "Nova Vortaro Esperanto-Japana", origine verkita de Okamoto en 1926, kaj radikale rekompilita kaj pligrandigita fare de Nukina kaj Miyamoto en 1964. Ambaŭ havas siajn meritojn kaj avantaĝojn, sed la aĝo estas nekontestebla. Jam de jaroj oni esperis havi novan vortaron, kaj fakte okaze de la centjara jubileo de Esperanto en 1987 oni komencis esplori la ideon. Tiu iniciato tamen ne donis konkretan rezulton.

Poste en 1990 establiĝis dekkapa Komisiono por Esperanto-Japana Vortaro de Japana Esperanto-Instituto, kun s-ro KONISI Gaku kiel la prezidanto, kaj komenciĝis konkreta laboro. Unue la komisiono fiksis la principojn de la vortaro jene:

  1. La vortaro servu por altagrada lernado kaj praktika uzado de la lingvo.
  2. La kapvortoj estu unuradikaj, sub kiuj aranĝiĝu la kunmetitaj ka derivitaj.
  3. Gravaj kapvortoj havu koncizan klarigon pri la baza nocio. Gravajn verbojn akompanu informoj pri la necesaj komplementoj kaj la aspekta karaktero.
  4. La vortaro estu riĉa je ekzemplaj frazoj utilaj por ĝusta kompreno kaj uzado de la unuopaj vortoj.

Kiel la punkto 1 priskribas, la nova vortaro havas alian karakteron ol, ekzemple, la Plena Ilustrita Vortaro, kvankam ĝi certe ŝuldas multon al la ĝisnunaj vortaroj kiel PIV. PIV havas forte normodonan karakteron, registrante la lingvouzon de Zamenhof kaj aliaj elstaraj verkistoj. Ĝi enhavas multajn citaĵojn ekzemple el la Biblio aŭ Fabeloj de Andersen. Tiuj citaĵoj prave havas sidlokon en la normodonaj vortaroj, sed, ĉar ili ofte priskribas situacion en la fora lando antaŭ miloj da jaroj aŭ en fantazio, evidente ne konvenas en la vortaro por lernantoj.

La koncepto de "vortaro por lernantoj" establiĝis en la tereno de anglalingva leksikografio, sed la ideo nun estas tute familiara ĉe alilingvaj vortaroj. Ĉar Esperanto nature bezonas novajn lernantojn, la nova vortaro de Esperanto ja devas havi tiun karakteron. Ĝi tamen ne estos destinita nur al komencantoj, sed ĝi servu al "altagrada lernado kaj praktida uzado", ĉar Esperantio ne disponas la lukson havi diversspecajn vortarojn en la merkato.

La kompilado komenciĝis kun tia ambicia ideo. La komisionanoj fiksis detalajn formatojn de la artikoloj kaj mem verkis manuskriptojn por gravaj vortoj, dum malpli gravaj vortoj kaj fakaj terminoj estis komisiitaj al kunlaborantoj. La laboro ne ĉiam iris glate kaj bezonis neantaŭviditan tempodaŭron. Intertempe forpasis pluraj kunlaborantoj, kiuj bedaŭrinde perdis por ĉiam la ŝancon propraokule vidi la vortaron en kompleta formo.

La malfruiĝo tamen havis pozitivajn flankojn. La nova eldono de PIV fariĝis alirebla, kvankam la tempo ne plu permesis sisteme analizi ĝian enhavon. Krome la progreso de tekniko ebligis ion, kio ne estis imagebla antaŭ dek jaroj.

Ni prenu ekzemplon. Al la vorto "ajna" multaj vortaroj donas nur ekzemplon "ajna nombro," kvazaŭ ĝi estas simple formala, faka termino en la matematika kampo. Ni nun povas facile konstati, ke ĝi estas tre populara vorto, libere uzata lige kun aliaj vortoj. Ĝi indas havi plurajn ekzemplofrazojn kun "ajna temo" kaj "ajna formo", krom tiu sobra "ajna nombro".

En la fina formo, la vortaro enhavas 550 radikojn de la rango A, 650 de la rango B, kaj 1200 por la rango C(laŭ la ordo de la graveco), dum eksterrangaj nombras pli ol 15000. Kun pli ol 26000 kunmetitaj kaj derivitaj vortoj, la nombro de la registritaj vortoj ŝajnas sufiĉe taŭga por la praktika uzado. Inter la laststadie aldonitaj radikoj troviĝas "sudoko".

Kvankam la laboro iel tiel atingis la finon, restas spaco dubi, ĉu la ambicia celo estas atingita en efektiveco. Multaj eraroj estis feliĉe forprenitaj dum la provlegado, sed supozeble ankoraŭ restas ne malmultaj mankoj preterlasitaj. La komisiono tamen kredas ke ĝi certe utilos al la bezono de diversnivelaj lernantoj de Esperanto.



URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/ro0606.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp