Granda Tertremo 2011

Mapo (pligrandigu per klakado)

Ċi tiu paĝo celas konservi kaj publikigi memorojn rilate al la Granda Tertremo en la 11a de marto, 2011, kiu donis seriozan baton al orienta Japanio.

enhavo

La ĉefa parto konsistas el mia kontribuaĵo al Monato (2011.6, pp.12-13), kiun mi verkis en frua aprilo. La tekston represis La Movado (2011.6. pp.6-7)

Por omaĝi al damaĝitaj lokoj, ĉi-sube mi prezentas kelkajn fotojn el mia albumo, kiuj espereble redonas almenaŭ pecete la belecon antaŭ la tertremo. Mi estos ĝojega, se vi kundividos mian omaĝsenton. La fotoj estas aranĝitaj laŭ la loko, de nordo al sudo. Mi bedaŭras, ke por multaj aliaj lokoj mi ne tenas taŭgajn fotojn de mia vizito. Se eble, pliaj fotoj estos aldonitaj poste.



Kovrilpaĝo

Frustriĝo de marĝena suferanto

Monato, junio. 2011, pp.12-13.
(Rubriko: Moderna vivo JAPANIO)

(origine aperinta en Monato 2011.6, kaj represita en La Movado 724 (2011.6))

*La aŭtoro, Gotoo Hitosi, priskribas siajn travivaĵojn dum kaj post la tertremo kaj cunamo en Japanio.*

La 11an de marto posttagmeze mi estis, kiel kutime, en la universitata oficejo en la kvara etaĝo. Je la 14a kaj 46 minutoj mi sentis tremetojn. Evidente temis pri komenciĝanta tertremo.

En la regiono de la pacifika bordo en nord-orienta Japanio oftas tertremoj. Estante denaska urbano de Sendai, mi ja alkutimiĝis al tertremoj, kiuj plej ofte okazigas nenion specialan. Efektive, du tagojn antaŭe, oni havis unu mezgrandan, sen videblaj damaĝoj. Malofte venas ja grandaj. En 1978 forta tertremo kaŭzis la morton de 28 personoj en Sendai kaj ĉirkaŭaj regionoj. La dato, la 12a de junio, restas neforgesebla por la urbo.

Jam antaŭe specialistoj prognozis, ke granda tertremo atakos la regionon kun probablo de 99 % iam dum la venontaj 30 jaroj. Homoj en ĉi tiu regiono bone konscias la aferon kaj preparis sin al estonta tertremo per diversaj rimedoj.

Skuoj


En la studenta ĉambro

La unuaj tremetoj sentiĝis pli kaj pli forte kaj daŭris longe. Mi provis malŝalti la komputilon por sekurigi la datumojn, kaj apenaŭ komplete malŝaltis, kiam komenciĝis la ĉefaj skuoj. Mi sentis, kvazaŭ la konstruaĵo dancus. Libroj lavange falis de la bretaroj kaj inundis la plankon ĝis miaj genuoj. La tremego daŭris minutojn kaj, kiam la tremego fariĝis malpli forta, mi elsaltis el la ĉambro en la koridoron.

En la studenta ĉambro la situacio estis malpli bona. La librobretaroj, alboltitaj al la muro, falis, disĵetinte librojn kaj gazetojn surplanken. Duonfalinta bretareto apogis sin al la pordo kaj baris ĝin. Mi vokis enen al la studentoj por certiĝi, ke neniu estas vundita, kaj kuraĝigis ilin eskapi. Ni kune fuĝis el la konstruaĵo kaj iris al vasta korto. Studentoj el eksterlando, precipe el Koreio kaj Ĉinio, estis palaj.

Trankvilo

Iom post iom amasiĝis studentoj, instruistoj kaj oficistoj. Neniu ŝajnis vundita, kaj la konstruaĵoj ne aspektis difektitaj. Malproksime en la urbocentro vidiĝis domegoj, kiuj rekte staris kiel antaŭe. Nek aŭdiĝis sirenoj, nek vidiĝis fajro aŭ fumo. Bona signo! Kvankam intertempe ni sentis kelkfoje fortajn skuojn de la grundo, ni retrovis trankvilon.

Mi komence provis reiri hejmen per la aŭto kiel kutime, sed montriĝis, ke tio ne eblas, ĉar la trafiko estis kelkloke preskaŭ ŝtopita. Mi do lasis la aŭton en la parkumejo kaj piediris hejmen en unu horo.

Reveninte hejmen, mi retrovis ĉiujn familianojn bonfartaj kaj konstatis, ke ankaŭ la domo eltenis la tertremon, kvankam ene estis tute kaose kaj kelkaj mebloj estas difektitaj. Mankis provizo de elektro, gaso kaj akvo, sed mi decidis ne evakuiĝi, sed resti hejme.

Nuklea centralo

Telefono, hejma kaj poŝa, ne funkciis. En la mallumo ni aŭskultis radion kaj aŭdis raportojn ne nur pri la tertremo, sed ankaŭ pri 10-metra cunamo kaj akcidento en atomcentralo. Mi povis nur nebule supozi iel gravan damaĝon, sed tiam mi ne kapablis imagi pli konkrete. La sekvajn tagojn, sabate kaj dimanĉe, mi okupiĝis pri enmanigo de akvo, manĝaĵoj, hejtaĵo kaj aliaj necesaĵoj.

Nur kelkajn tagojn poste, kiam la elektro revenis, mi eksciis pli detale, ke la tertremo, multe pli intensa ol oni supozis, trafis preskaŭ la tutan orientan Japanion, ke la katastrofa cunamo kaŭzis tragedian damaĝon en la pacifika marbordo, forrabante eble dekmilojn da vivoj kaj sennombrajn proprietaĵojn, kaj eĉ plie kaŭzis seriozan akcidenton en la atomcentralo. Poste lokaj komunikiloj raportis, ke strukturaj difektoj en multaj konstruaĵoj en la urbo estas pli seriozaj ol laŭŝajne.

Mesaĝoj

Kun elektro reestabliĝis la telefona kaj reta konektoj. Mi interŝanĝis mesaĝojn kun lokaj kaj foraj amikoj kaj konstatis, ke neniu el miaj parencoj, amikoj kaj konatoj estas forte trafita.

Laŭ la tempopaso mia ĉiutaga vivo iom post iom stabiliĝis, kvankam restas kelkaj maloportunaĵoj kaj tia situacio supozeble daŭros relative longe, ĉar ekzemple la kloaka sistemo tra la urbo suferis damaĝon. Samtempe la afero entute iel frustris min iom post iom.

Mi demandas min, ĉu mi estas viktimo. Mi hezitas jesi, ĉefe ĉar inter miaj parencoj kaj amikoj neniu mortis pro la tertremo aŭ la cunamo, kaj materia perdo estas por mi malgranda. Kompare kun veraj viktimoj mi estas nur marĝena suferanto.

Ruinoj


Ĉe la Aviada Kolegio apud la flughaveno de Sendai
(originalo de la kovrilpaĝa foto)

Mia frustriĝo venas de la fakto, ke mi nun povas pasigi ĉiutagan vivon pli-malpli similan al la antaŭa, dum dek kilometrojn oriente, ĉe la marbordo en la sama urbo, kuŝas ebenaĵo de koto kaj ruinoj, kie pereis centoj da homoj. Kaj tiaj scenoj etendiĝas cent kilometrojn norden kaj suden laŭ la marbordo. Mi povas fari nenion alian ol spekti la scenon en la televido kaj preĝi por la veraj viktimoj. Tion mi nur malfacile povas kredi.

Mi mem ne estas homo speciale orientita al la maro, kaj tamen mi konas kaj amas la belecon de la marbordoj de la regiono, jen rokecaj kaj krutaj, jen sablaj kaj glataj. Kiel averaĝa japano, mi ŝatas marajn manĝaĵojn: fiŝaĵojn, marfruktojn, marherbojn ktp. De tempo al tempo mi vizitis marbordajn urbetojn kaj vilaĝojn por ĝui la pejzaĝon kaj gustumi lokajn frandaĵojn. Mi ja iam kondukis eksterlandajn esperantistojn al la marbordo. Multaj lokoj estas por mi karmemoraj, sed la televido nun montras tute alian bildon ol tiu, kiun mi vidis iam.

Vortaro

La Esperanto-japana vortaro (Japana Esperanto-Instituto, 2006), kiun mi kunredaktis, enhavas, sub la kapvorto "taksi", ekzemplan frazon: "Ni ĝis nun subtaksis la danĝeron de cunamo". Tiun ekzemplon mi mem enŝovis, aludante al la tertremo kaj cunamo en Sumatro en 2004. Mi devas konfesi, ke mi estis tiel stulta, ke mi maltrafis la veran signifon de tiu frazo.

Mi povas nun fari nur malmulton por la bono de veraj viktimoj, sed mi certe faros ion por ili. Mi ankaŭ esperas, ke multaj agos simile. Mi deziras nur, ke oni agu ne laŭ sia bontrovo de fore, sed laŭ loka bezono.


El la albumo

Iwate, 岩手, 1986-09-13/15

La apudmara fervoja linio de Sanriku (三陸鉄道) estis inaŭgurita en aprilo 1984. La trajno en la meza foto, alvenanta al la stacio Heita (平田) sur la Suda Linio (南リアス線), aspektas nova. Pro la severa damaĝo fare de la cunamo, la trako estis komplete detruita multloke. Dum la Norda Linio estis parte restaŭrita, oni ne povas antaŭvidi, kiam la Suda Linio refunkcios.

Kesennuma (Karakuwa), 気仙沼(唐桑), 1984-10-22

Oreisi (折石) (meza foto), 16-metra marmora kolono staranta ĉemare, kiu estis rompita ĉe la pinto je 2 metroj en la cunamo en 1896, eltenis rektan atakon de la ĉi-foja cunamo. Survoje al la urbocentro troviĝas petrolcisternoj. Tiuj kaj aliaj cisternoj, forportite de la cunamo al loĝkvartaloj, kaŭzis grandskalajn incendiojn tra la urbo.

Kesennuma (La insulo Oosima), 気仙沼(大島), 1995-10-29

Sabla plaĝo de Kugunari (十八鳴浜) (meza foto) estas tiel nomata pro "kukuoj" aŭdeblaj kiam oni paŝas sur ĝi. Preciza mekanismo de la sonorado estas ne konata, sed probable kvarceca konsisto kaj pureco de la sablo ludas gravan rolon. Post la tertremo la lokanoj fuĝis al la pinto de la monteto Kameyama (maldekstra foto), ĉar la indulon trafis cunam-atakoj kaj fajregoj. La insulo restis preskaŭ izolita dum pli ol duonmonato, eĉ sen provizo de freŝa akvo. Oni multe timis, sed feliĉe la kukuado de Kugunari montriĝis ne perdita.

Minami-Sanriku (Sizugawa), 南三陸(志津川), 2008-04-29

Statuo de Moai kaj monumento de kondoro estis donacitaj de la ĉilia registaro al la urbeto en 1991, memore al la 30a datreveno de granda cunamo en 1960. Kaŭzite de tertremo apud Ĉilio, la cunamo torentis trans la Pacifiko sur la regionon. La Moai-statuo, alta je 3.5 metroj kaj peza je 20 tunoj, estis lokita en apudmara parko kaj fariĝis simbolo de la urbeto. La tuta urbo estis forbalaita de la ĉi-foja cunamo, kaj ankaŭ la statuo suferis fortan baton kaj la kapo estis forportita 50 metrojn foren. Kafejo (maldekstra foto), situanta sur alta klifo, povis apenaŭ eviti la baton.

Minami-Sanriku -- Isinomaki (Kitakami, Ogatu), 南三陸 -- 石巻(北上, 雄勝), 1986-08-17/19

Ĉe Kamiwari-zaki (神割崎) (maldekstra foto), ondoj de la maro ŝaŭme altorentas tra malvasta spaco inter du rokegoj al ŝtoneca bordo. Unu el la tipe lokaj fiŝistaj vilaĝoj (dekstra foto), kies nomon mi perdis, estis plej probable engluita en la cunamon.

Isinomaki (Osika), 牡鹿, 1989-09-16/17

Sur la insulo Kinkasan (金華山), kie vivas sovaĝaj cervoj, situas malnova sanktejo (maldekstra foto). Situanta plej proksime de la epicentro, la insulo estis severe batita de la tertremo kaj cunamo, sed la ĉefa konstruaĵo de la sanktejo restis ne tuŝita kaj funkciis kiel rifuĝejo por la vizitantoj dum kelka tempo. Alia "kukua" plaĝo Kukunari (十八成浜) (dekstra foto), sur la duoninsulo Osika, evitis severan damaĝon.

Matusima, 松島 1, 1989-07-16

Signifanta laŭlitere "pinajn insulojn", Matusima (aŭ Matsushima [macuŝima]), situanta 25 km oriente de Sendai, estas tradicie kalkulata kiel unu el la tri pitoreskaj pejzaĝoj de Japanio. La insuloj feliĉe suferis relative malgrandan damaĝon de la cunamo.

Sur la insulo Osima (雄島) troviĝas spuroj de ermitoj en malnova tempo. Steleoj, de religia kaj literatura karakteroj, staras en ĉiu angulo. La ponto al la insulo estis forportita de la cunamo. Ankaŭ proksima a kvario estis batita de la cunamo sed fokoj kaj aliaj marbestoj estis savitaj, kvankam multaj fiŝoj formortis.

Matusima, 松島 2, 2008-11-25

Desupra rigardo al la insuloj kaj golfo. Oni rimarkas ke la insuloj formas naturan baron kontraŭ cunamoj.

Matusima, 松島 3, 2008-11-30

Dumnokte oni lumigis insulon, templon, ĝardenon, ktp.

Matusima, 松島 4, 2009-02-15

En sia blogo (raporto kaj rememoro), Mirejo priskribas sian viziton al Matusima (kun mi). Tie vi trovos pli turismecajn fotojn.

Matusima, 松島 5, 2010-03-23

Konkuloj, precipe pektenoj kaj ostroj, estas famaj produktaĵoj kaj frandaĵoj de Matusima. Konkul-kultiva industrio suferis grandan baton de la cunamo.

Matusima, 松島 6, 2011-01-01

En butiko sur strato oni vendas kamabokojn ĵus rostitajn per karbo kaj pretajn por tuja manĝo. Loka biero, farita laŭ germana maniero, estas relative nova produkto.

Kita-Ibaraki, 北茨城, 2011-02-27

Varma poto de lofiaĵo (鮟鱇) en Hirakata (平潟), fiŝista haveno situanta 200 km sude de Sendai, estas tre fama frandaĵo de la regiono. Mi vizitis malgrandan restoracion apud la marbordo 12 tagojn antaŭ la tertremo. Mi eksciis poste de surreta ĵurnala raporto, ke la mastro pereis en la cunamo. Sesangula pavilono(六角堂), konstruita de OKAKURA Tensin(岡倉天心), gvidanto de artista movado kaj la aŭtoro de "Libro de Teo", sur klifo de la marbordo Idura(五浦), estis forportita en la maron.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/tertremo/index.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2011, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp